Mundolingue in La Esperantisto
Le sequent text apparit in nr. 4 (40) de La Esperantisto del 15. April 1893.
Laŭ nia promeso en la numero 2 ni presas tie ĉi unu el la leteroj, kiujn ni ricevis rilate la «novan lingvon» de s-ro Lott. — S-ro pastro A. D o m b r o v s k i skribas al ni: «Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis de s-ro Lott folieton, titolitan «Le Kosmopolit». En la programa artikolo s-ro Lott diras, ke lia «Lingue» kvankam havas eble difektojn, tamen jam en sia nuna formo estas pli komprenebla, pli facile memorebla kaj elparolebla, ol ĉiuj antaŭirintaj mondlingvaj sistemoj.*) Tial li kuraĝe konkludas, ke lia «lingue universal» respondas «al ĉiuj postuloj de scienco kaj praktiko».
Igita per tiuj certigoj, mi decidis trarigardi, ĉu la diritaĵo de s-ro Lott estas vera, kaj jen al kiaj rezultatoj mi venis:
1) La «lingue» de s-ro Lott efektive multe superas «volapükon», «spelinon», k. s., sed rilate la lingvon Esperanto ĝi estas unu paŝo posten, ne antaŭen.
2) La «lingue universal» fondiĝas sur erara fundamento. Ĉar anstataŭ krei lingvon la plej belan, la plej regulan kaj la plej facilan e n s i m e m, s-ro Lott penadis sole krei lingvon la plej kompreneblan p o r n i, nuntempaj instruitaj homoj, kaj tial li nemalofte malŝatis la simplecon kaj regulecon de la lingvo. Krom tio s-ro Lott zorgis, ke la plej multaj radikoj de lia «lingue» estu latinaj, forgesante, ke lingvo internacia estas lingvo de la estonteco, kiam la klasikuloj estos tiel malmultaj, kiel hodiaŭ ili estas multegaj.
3) Por ekvidi la malsimplecon kaj malregulecon de «lingue universal», estos sufiĉaj sekvantaj komparoj:
La lingvo Esperanto por substantivoj havas nur unu finiĝon «o»; en la «lingue universal» do la finiĝo de substantivoj estas t r i o b l a: «o, a, e», ekzemple: «kavalo, figa, lingue». Krom tio estas substantivoj ankaŭ sen aparta finiĝo, ekzemple: «sal, liter» …
La lingvo Esperanto por adjektivoj havas ankaŭ nur unu finiĝon; s-ro Lott do uzas multajn finiĝojn; tiel ekzemple niaj adjektivoj: «form-a, regul-a, vent-a» en «lingue universal» sonas: «form-al, regul-ar, vent-os.
En la lingvo Esperanto la finiĝo «a» havas difinitan precizan signifon, dum en «lingue» de s-ro Lott ĝi estas unu fojon finiĝo de substantivoj inaj, duan fojon ĝi signifas nomojn de arboj, trian fojon — akton devenantan de adjektivo, ekzemple: «grand — agrandire».
En la lingvo Esperanto la finiĝo «e» estas uzata nur por adverboj; en «lingue universal» do ĝi unu fojon apartenas al substantivoj: «lingue», duan fojon al pronomoj: «mie, nostre», trian fojon al verboj: «ese, esse, ame, amare» k. t. p.
4) S-ro Lott laŭdas sian lingvon, kiel la plej kompreneblan. Sed oni diru, kio estas pli komprenebla: «kavalo» aŭ ĉevalo, «sakularo» aŭ poŝa ŝtelisto, «zia» aŭ onklino, «iz» aŭ nun? (Tiu ĉi lasta vorto estas farita el la germana vorto: «jetzt»!)
El ĉio ĉi mi kuraĝe konkludas, ke s-ro Lott, kreante sian «lingue universal», nur vane perdis laboron, kaj vane li serĉas adeptojn inter la abonantoj de la «Esperantisto».
*) En sia «Suplentfolie ad mie internazional lingue», eldonita en la monato Aŭgusto de 1891, s-ro Lott esprimis pri nia lingvo tielan juĝon: «La lingvo internacia de doktoro S o n n e n h o f (!) montras certe progreson, tamen ankaŭ li estas okupata de la ideo pri la eltrovo de nova lingvo. Lia elekto de vortoj, liaj mallongigoj, lia vortfarado estas tre arbitraj kaj neinternaciaj, ekzemple: imperiesta (!) anstataŭ «imperial», maldika anstataŭ «magri», orportuneco (!) anstataŭ «komodité».
Rimarko de la redakcio. Pri la «lingvo» de s-ro Lott ni parolis nur tial, ĉar li dissendis sian folieton al multaj esperantistoj. Sed nia propra opinio pri la laboro de s-ro Lott estas sekvanta: Tio, kion li nomas lingvo, estas dume nur provo kaj projekto, simila al multaj aliaj, pri kiuj ni parolis komune en la pasintaj numeroj. Sed se ni eĉ supozus, ke pretigi kaj enkonduki estas tiel same facile, kiel paroli, restas la demando: al kio propre s-ro Lott celas?? … Por pretigi el la kruda romana-germana materialo precize difinitan, severe regulan kaj plej facile ellerneblan lingvon, ni devis kompreneble multon ŝanĝi, multon ĉirkaŭhaki laŭ severaj kaj unuforme difinitaj leĝoj. Tio ĉi al s-ro Lott ne plaĉas, kaj li proponas uzi la materialon en ĝia k r u d a formo, t. e. fari la lingvon ne ellernebla por personoj neinstruitaj nur por tio, por ke personoj i n s t r i t a j tuj komprenu ĝin! Tiam al kiu kaj por kio ĝi servos (se ni supozas, ke ĝi iam efektive estos preta)? Du personoj, kiuj ambaŭ komprenas la plej gravajn ekzistantajn lingvojn naturajn, ne bezonas ja lingvon artan kaj povas ja komunikiĝi inter si per la lingvoj ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ p l i t u j e, ol ian sovaĝan «lingue universal». Por kiu kaj por kio do laboras s-ro Lott?